1. |
Malpleneco
02:31
|
|
||
2. |
|
|||
turmentate de la vintra severeco
mi ne vidas la finon de mia vojo
io krevis en la koro
frostego kisas la vundon
ne atendas min ripozo
nek la varma chambro
restas nur kruela
kareso de la vento
miaj unusolaj kamaradoj
sovaghaj bestoj mizeraj
ilia dolorplena ululado
la vocho de mia animo
|
||||
3. |
|
|||
audu
la mondo ploras
io flustras en la herbaro
nuboj auguras
certan malfelichon
tial mi malshatas tagighon
char nur nokte
mi povas esti sekura
do kial mi preferas malhelon
char en la lumo
la turmento revenas
vidu
matenighas
kun la tago zorgoj venas
nuboj auguras
certan malfelichon
|
||||
4. |
La Tago Neniam Venos
04:17
|
|
||
lasu min chi tie
ne provu veki min
neniu min atendas
estas bone tiel
la tago neniam venos
sed mi tute ne zorgas
mi volas nur kushi
foriru
revenu al via mondo
|
||||
5. |
|
|||
sur vastaj kampoj de malespero
nenio povas esti tia kiel antaue
pensoj venas, forkuras senkauze, sencele
venu trankvila tempo, dormo gardu min
kaj mi dubas chu la viv' profundan sencon havas
kaj mi scias ke mi malvenkintan vojon pashas
kaj mi kredas firme nun ke chio estas iluzio
kaj mi vidas bone nun ke ne indas havi ion
sur vastaj kampoj de malespero
mi perdis chion, sed kion mi vere havis
ekzistas demandoj neniam respondotaj
ka esenco de la viv' estas simple tia
|
||||
6. |
|
|||
en la funebra horo
oni min priploras
amuzajn momentojn
rekrei klopodas
sed estas tute vane
char la tristeco tro fortas
cindrojn miajn vento forblovos
tombon grizan sekaj folioj kovros
kaj terura silento esprimopova
postrestos kiel la sekvo de iama ekzisto
memori au eble forgesi
la dua venos iam nature
ploru hodiau
silentu morgau
ne plu pensu
al mi estas egale
|
||||
7. |
En La Valo De Ombroj
07:31
|
|
||
en la valo de ombroj
suno apenau brilas
chi tiu grizeco trista
ial min trankviligas
eble estas la arboj
au tiu vento konstanta
mi ne bone scias
sed mi shatas tion
mi vegetas tiel jam longe
kaj malofte iras eksteren
for de la monda bruo
mi estas felicha chi tie
|
||||
8. |
|
|||
silentas la fjordo
en matena pluvo
kaj nur strigo
foje ploras
chiuj zorgoj
malfelichoj
enterighis
sen kolero
kaj nebulo
kaj la roso
tenas larmojn
mallibere
silentas la fjordo
en matena pluvo
vishu la larmojn
hodiau ne ventas
|
Kronlarvo Japan
Kronlarvo is a one man band playing Atmospheric and Depressive Black Metal.
Streaming and Download help
If you like Kronlarvo, you may also like:
Bandcamp Daily your guide to the world of Bandcamp